”Lin akompanis (aŭ li ŝin) gotika junulino, nigra hararo, pala haŭto, puntaj mametoj, tatuaĵoj (drako laŭ la brako kaj fiŝo ĉe la kokso), naza traboraĵo.”
”Matene Anja nun manĝas bananon kaj trinkas glason da akvo, varmeta. Laŭdire tio estas la nova dieto el Japanio. Mi: “Banano, ĉu?” Anja: “Ĉu vi vidis dikan simion?” Mi: “Vi ne estas simiino. Cetere, vi ne estas dika, eĉ ne diketa.” Ŝi: “Rigardu!” Mi: “Jes, estas via ventro.” Ŝi: “He, vi ne komprenas.”